Trans Bon' kaj Malbon' — §257

Ĉiu alteco de la tipo "homo" estis, ĝis nun, rezulto de aristokrata socio — kaj tiel ĉiam estos: de socio kiu kredos en ia longa serio da hierarkioj kaj diferencoj pri valoro inter unu kaj alia homo, kiu bezonas la sklavecon iasence. Sen la pathos de la distanco, tiel kiel ĝi naskiĝas de la profunda diferenco inter la klasoj, de la konstanta fiera rigardo de la superreganta kasto al la subuloj kaj instrumentoj, kaj de sia same konstanta ekzerco obei kaj komandi, konservi sube kaj malproksime, ne povus naskiĝi tiu alia pathos eĉ pli mistera, la deziro ĉiam pligrandigi la distanco en la propra animo, la ellaborado de statoj ĉiam pli altaj, pli maloftaj, distancaj, vastaj, ampleksaj, resume, la alteco de la tipo "homo", la daŭra "memsupero de la homo", uzante moralan recepton en supermorala senco. Certe ne devas ni okupiĝi pri homamaj iluzioj rilate al la origino de aristokrata socio (tio estas, la antaŭkalkulo kun tia alteco de la tipo "homo"): ĉar la vero estas peza. Ni diru sen mezaj vortoj kiel komencis sur la tero ĉiu supera socio! Homoj, el naturo ankoraŭ natura, barbaroj laŭ la plej terura senco de la vorto, rabaj homoj, ankoraŭ havantaj vol-energiojn kaj pov-dezirojn purajn, sin ĵetis kontraŭ pli malfortaj rasoj, pli bonmanieraj, pli pacemaj, komercistaj aŭ ŝafistaj rasoj, verŝajne, aŭ sur kulturoj malnovaj kaj velkitaj, al kiuj la lasta vivoforto ankoraŭ brilis laŭ lumaj artifikoj de la spirito kaj koruptado. La kasto nobla ĉiam estis, dekomence, la kasto de la barbaroj: ĝia superrego ne kuŝis unue sur la fizika forto, ser sur la psika — estis ili homoj pli integraj (kaj tio ajnsence signifas ankaŭ "la bestoj pli integraj" —).




Frederiko Vilhelmo NIETZSCHE, Trans Bon' kaj Malbon', §257.

Traduko libera mia laŭ la portugala versio de Paŭlo Cezaro de Soŭza.

Trans Bon' kaj Malbon' — §268

Kio estas, nu, la vulgareco? — Vortoj estas sonaj signoj por konceptoj; sed konceptoj estas signoj-imagoj, pli-malpli difinitaj, por sentoj ripetaj kaj sinrilataj, por grupoj de sentoj. Ne sufiĉas uzi la samaj vortoj por kompreni unu la alian; necesas uzi la samaj vortoj por la sama speco da internaj vivaĵoj, necesas, fine, havi travivaĵon komunan kun la alia. Tial la individuoj el iu popolo sin komprenas pli bone ol membroj el malsamaj popoloj, eĉ se ili uzas la saman lingvon; aŭ, pli bone, kiam la personoj vivas kune dum longa tempo, sur similaj kondiĉoj (vetero, grundo, danĝeroj, bezono, laboro), naskas ion kion "oni komprenas" popolo. Sur ĉiuj animoj, sama kvanto da ripetaj travivaĵoj iĝis super tiuj maloftaj: surbaze de ili la personoj sinkomprenas, ĉiam pli rapide — la historio de la lingvo estas la proceso de mallongigo —; surbaze de tia rapida kunkompreno la personoj unuiĝas, ĉiam pli mallarĝe. Ju estas pli granda la danĝero, des pli granda estas la bezono akordiĝi; ne miskompreniĝi dum la danĝero, jen kion la homoj ne povas ajnmaniere forlasi dum la kunvivo. En ĉiu amikado aŭ amrilato, oni pruvas: neniu daŭras ju pli frue oni perceptas ke unu el la paro, uzante la samajn vortojn, sentas, pensas, intuas, sopiras, timas mlsame de la ali. (La timo de la "eterna miskompreno"; estas ĝi la bonvola inklino kiu tiomfoje avertas viroj kaj virinoj eviti kunrilatoj trorapitaj, kiuj la senso kaj koro rekomendas — ne iu ŝopenhaŭera "inklino de la speco" —!) Kiuj la grupoj de sentoj kiuj ene de iu animo vekiĝas pli rapide, prenas la vorton, donas la ordonon: tio ĉi decidas la tutan hierarkion de siaj valoroj, difinas, finem sia grado da propraĵoj. La valoraĵoj de iu persono montras ion pri la strukturo de sia animo, kaj tio sur kio vidas li siaj vivkondiĉoj, sia aŭtenta bezono. Supozante, do, ke de ĉiam la bezono proksimiĝis nur tiuj kiuj povis per similaj signoj, indiki similajn travivaĵojn, similajn bezonojn, do, de ĉi tie rezultas ke ĝenerale, el ĉiuj fortoj kiuj ĝis nun disponis la homon, la plej potenca eble estis lala facila komunikeco de la bezono, kiu estas , lastinstance, la sperti apenaŭ travivaĵoj mezumaj kaj vulgaraj. La homoj plej similaj, plej kutimemaj, estis kaj ĉiam estos avantaĝaj; la plej elitaj, plej subtilaj, plej maloftaj, plej malfacilaj kompreni, tiuj facile restas solaj, en sia izoliĝo falas pro malbonŝancoj, kaj malfacile dissemiĝas. Oni bezonas elvoki miraklaj kontraŭ fortoj, por kontraŭstari tiun naturan, treege natura progressus in simile, la evoluon de la homo al sia similulo, kutima, mezuma, sociema — al la vulgara!
Frederiko Vilhelmo NIETZSCHE, Trans Bon' kaj Malbon', §268.
Traduko libera mia laŭ la portugala versio de Paŭlo Cezaro de Soŭza.

Trans Bon' kaj Malbon' — §266

"Nur tiu kiu ne serĉas sin mem povas esti vere estimata." — Goethe al konsilanto Schlosser.

Frederiko Vilhelmo NIETZSCHE, Trans Bon' kaj Malbon', §266.

traduko libera mia laŭ la portugala versio de Paŭlo Cezaro de Soŭza.

Amuziĝo kaj otium

Estas ia ruĝohaŭta sovaĝeco, propra de la indiĝena sango, en la maniero kiel la amerikanoj serĉas oron: kaj la sufokiga hasto kiel ili laboras — la malvirto propra de la Nova Mondo — jam infektas la malnova Eŭropo, sovaĝigante ĝin kaj sur ĝi disĵetante ia unika manko da spirito. La personoj jam hontas la mallaciĝon; la malrapida rezonado preskaŭ produktas konsciencriproĉon. Ili pensas kun la horloĝo sur la mano, dum tagmanĝas, kun la okuloj turnitaj al la bultenoj de la borso — ili vivas kiel iu kiu ĉiumomente povus "perdi ion". "Pli bone fari ion ajn ol nenion" — tiu ĉi principo estas ankaŭ ŝnuro, bona por sufoki ĉiu kulturo kaj gusto superaj. Tiel kiel ĉiuj formoj okulfrape falas pro la hasto de la laboristoj, la sento mem pri formo, la aŭskultado kaj rigardado al la melodio de la movimentoj ankaŭ falas. La pruvo estas en la kruda klareco postulita dum ĉiuj okazaĵoj kiam la personoj volas esti honestaj unu al aliaj, dum la konduto kun la amikoj, virinoj, parencoj, infanoj, instruistoj, lernantoj, ĉefoj kaj princoj — ili ne plu havas tempon kaj energion por la cerimonioj, por la ĉirkaŭfrazoj de la ĝentilumado, por la sprit en la parolo kaj por iu ajn otium, fine. Ĉar vivi daŭre ĉasante gajnojn devigas elspezi la spiriton ĝis la konsumo, ĉiam simulante, fraŭdante, antaŭiĝante al la aliaj: la aŭtenta virto, nun, estas fari ion per malpli da tempo ol aliaj. Tiel, maloftas la horoj kiam la rekteco estas permesata; dum tiuj, tamen, la persono estas laca kaj ŝatus ne nur "resti lase", sed etendiĝi malĝuste longen. Estas laŭ tiu ĉi inklino ke la personoj skribas leterojn, kaj la stilo kaj la spirito de la leteroj estos ĉiam la vera "signo de la tempoj". Se ankoraŭ estas plezuro en la socio kaj la artoj ĝi estas la plezuro kiu al si aranĝas la sklavoj konsumitaj de la laboro. Kia bedaŭro tiu ĉi modesta ĝojo de nia popolo klera kaj malklera! Kia bedaŭro tiu ĉi malfido kreskanta antaŭ ĉia ĝojo! Pli kaj pli la laboro havas ĉe si la bona konscienco: la inklino al la ĝojo jam nomas sin mem "bezono da mallaciĝo" kaj komencas honti sin. "Ni faras tion por nia sano" — jen kion diras la personoj kaptitaj je vojaĝo al la kamparo. Jes, baldaŭ ni povus alveni al la punkto ne plu cedi al la inklino al la vita contemplativa (tio estas, al promenoj kun pensoj kaj amikoj) sen memmalestimo kaj malbona konscienco. — Nu, antaŭe estis la kontraŭo: la laboro suferis pro malbona konscienco. Iu el bona familio kaŝis sia laboro, kiam la bezono devigis lin labori. La sklavo laboris premita de la sento fari ion malŝatinda: la propra "fari" estis malestimata. "La nobleco kaj honoro estas apenaŭ en la otium kaj en la bellum": tiel parolis la voĉo de la antikva antaŭjuĝo!

Frederiko Vilhelmo NIETZSCHE, La Gaja Scienco, §329.

traduko libera mia laŭ la portugala versio de Paŭlo Cezaro de Soŭza

La plej granda el la pezoj

Kaj se iutage, aŭ iunokte, demono aperus al vi kaŝite, en via plej senkonsola soleco kaj dirus: "Tiun ĉi vivon, kiel vi ĝin vivas kaj vivis, vi devos vivi pli unu foje kaj dum nekalkuleblaj fojoj; kaj nenio estos nova en ĝi, sed ĉiu doloro kaj ĉiu plezuro, kaj ĉiu sopiro kaj penso, kaj ĉio kio estas neesprimeble granda kaj malgranda en via vivo, devos okazi al vi denove, ĉio en la sama serio kaj ordo — kaj tiel ankaŭ tiu ĉi arakno kaj tiu ĉi luniĝo inter la arboj, kaj ankaŭ tiu ĉi momento kaj mi mem. La eterna sablohorloĝo de la ekzistado estos ĉiam restarita denove — kaj vi kun ĝi, polvero!". — Ĉu vi ne falu genuflekse kaj grincus la dentojn kaj damnigus la demonon kiu tiel parolis? Aŭ vi jam spertis ian nemezureblan momenton kaj do vi respondus: "Vi estas dion kaj neniam mi aŭdis tiel diecan aferon!". Se tiu ĉi penso prenus vin, tiel kiel vi estas, ĝi transformiĝus vin kaj vin frakasus eble; la demando en ĉio kaj ĉiu afero, "ĉu vi volas tion ĉi plifoje kaj dum nekalkulebraj fojoj?", influus viajn agojn kiel la plej granda el la pezoj! Aŭ kiom devus vi bonfarti antaŭ vi mem kaj antaŭ la vivo, por deziri nenion krom tiu ĉi lasta, eterna konfirmo kaj sigelo?


Frederiko Vilhelmo NIETZSCHE, La Gaja Scienco, §341.

traduko libera mia laŭ la portugala versio de Paŭlo Cezaro de Soŭza

Laboro kaj Tedo.

Serĉi laboron laŭ la salajro — tion ĉi preskaŭ ĉiuj homoj de la civilizaciaj landoj estas egalaj; laŭ ili la laboro estas rimedo, ne estas celo en si; kaj tial estas ili malmulte rafinaj en la elekto de la laboro, se ĝi al ili donu bonan renton. Tamen ekzistas maloftaj estuloj, kiuj preferas mortiĝi ol labori sen plezuro en la laboro: estas tiuj elektemaj, malfacile satigeblaj, al kiuj ne taŭgas bonan gajnon se la laboro mem ne estu la plej granda el la gajnoj. Al tiaj maloftaj homoj apartenas la artistoj, kaj kontemplemuloj ĉiaspecaj, sed ankaŭ la senokupuloj kiuj travivas ĉasante, en vojaĝoj, amoradoj kaj aventuroj. Ĉiuj ĉi volas la laboron kaj la bezonon dum ili estu ligitaj al la plezuro, kaj eĉ la plej peza kaj malfacila laboro, se tiel devus esti. Alimaniere estas ili el ia decida maldiligento eĉ se ĝi kunportu mizeron, malhonoron, danĝeron al la sano kaj la vivo. Ne estas la tedo kion ili plej timas, sed laboron sen plezuro; ili bezonas eĉ multan tedon por preni sukceson en sia laboro. Por la pensisto kaj por ĉiuj inventemaj spiritoj, la tedo estas tiu malagrabla "kvieteco" de la animo kiu antaŭvenas la bonŝancan vojaĝon kaj la junajn ventojn; ili devas ĝin elteni, ili devas atendi en si ĝian efekton: — estas ĝuste tio kion la malgrandaj naturoj ne sukcesas preni el si! Forigi la tedon per ĉia kosto estas vulgara: tiel kiel estas vulgara labori sen plezuro. Io kio eble distingas la azianoj kompare al la eŭropanoj estas la fakto ke ili estas kapablaj elteni pli longan kaj profundan kalmon ol ili; eĉ iliaj narkotikoj agas pli malrapide kaj petas paciencon, male de la malloga rapideco de la eŭropa veneno, la alkoholo.


Frederiko Vilhelmo NIETZSCHE, La Gaja Scienco, §42.

traduko libera mia laŭ la portugala versio de Paŭlo Cezaro de Soŭza

La lasta senco de la nobleco

"Kio igas "nobla"? Certe ne estas fari oferojn; eĉ la voluptulo freneza faras oferojn. Certe ne estas obei pasion; ekzistas malindaj pasioj. Certe ne estas fari ion por aliaj kaj fari senegoisme: eble la konscio pri la egoismo estas pli granda ĝuste en la noblaj personoj. — Sed ja estas la fakto ke la pasio kiu atingas la noblulon estas ia aparteco kiun li ne perceptas: la uzo de ia malofta kaj malordinara mezuro kaj ia kvazaŭa frenezaĵo: varmon senti de aferoj sentantaj malvarmon ĉiuj aliuloj: la percepto de mezuroj kies pesilo ankoraŭ ne estis inventita: la ofero sur oferejoj dediĉitaj al nekonitan dion: kuraĝo sen deziri honoron: ia memkontentiĝo kiu elverŝiĝas kaj atingas personojn kaj aferojn. Ĝis nun, do, estis la la malofteco kaj nescio pri tiu malofteco kiu igis iun nobla. Sed kalkulu ke laŭ tiu regulo ĉio kio estas kutima, proksima kaj neforĵetebla, resume, tio kio pleje konservas la specion kaj kiu estis la regulo en la homaro ĝis nun, estis maljuste juĝita kaj, laŭ la tuto, kalumniita, favore de la esceptoj. Iĝi avokato de la reguloj — tio povus esti la lasta formo kaj lasta rafino per kiu la senco pri nobleco manifestiĝus sur la Tero."

Frederiko Vilhelmo NIETZSCHE, La Gaja Scienco, §55.

traduko libera mia laŭ la portugala versio de Paŭlo Cezaro de Soŭza

la stela etiketo

"La plej grandaj okazaĵoj kaj pensoj — sed la plej grandaj pensoj estas la plej grandaj okazaĵoj — estas la lastaj esti komprenitaj: la generacioj kiuj vivas dum ĝia tempo ne travivas tiujn okazaĵojn — ili pasas flanke de ili. Okazas io simila en la regno de la steloj. La lumo de la steloj plej malproksimaj estas la lasta alveni ĝis la homoj; kaj dum ĝi ne alvenas, la homoj neas ke tie — estas steloj. "Kiom da jarcentoj bezonas spirito por esti komprenita?" — jen ĉi tie mezuro, per kiu stariĝas hierarkion kaj etiketon kiuj estas necesaj: por la spirito kaj por la stelo. —"

Frederiko Vilhelmo NIETZSCHE — Trans bon´ kaj malbon´, §285

libertraduko mia laŭ portugala versio de Paŭlo Cezaro de Soŭza

altaj muroj

"... Movitaj de avareco, la popolestroj riĉiĝas maljuste; ili ne ŝparas la riĉaĵojn de la Ŝtato nek de la templo, kaj ne respektas la honorindajn bazojn de Dike*... En Ŝtato tia naskiĝas partiaj bataloj kaj civilaj militoj, la homoj kuniĝas per asocioj kiuj nur konas perforton kaj maljustecon, grandaj bandoj de mizeruloj bezonas forlasi la patrujon kaj forvojaĝi en sklaveco. Kaj eĉ se ekzistas iu kiu volus fuĝi de tiu malfeliĉo kaj sin ŝlosi en la plej intima angulo de sia hejmo, la ĝenerala malfeliĉo "transsaltas la altajn murojn"."

*Dike [prononci dike'] estas diino de la justeco kiu poste transdonis greklingve sian nomon al la koncepto pri justeco.

Werner JEAGER, Paideja, pri la leĝista ateno Solon, vivinta ĉ 500 a. K.

kia ironio!

"La citaĵoj montras sin utilaj dum la tempoj de malsaĝeco aŭ de malkleraj kredoj. La aludoj, sen citiloj, al aliaj tekstoj kiujn oni scias esti tre famaj, kiel oni vidas ĉe la klasika ĉina poezio, ĉe Shakespeare aŭ ĉe Lautréamont, gardiĝos al la plej riĉaj tempoj en kapoj kapablaj rekoni la antaŭan frazon, same kiel la distanco kiun la nova uzo enkondukis." Guy Debord

Ni legu la Esperantan literaturon!

De kelka tempo mi legas. Mi legas esperantajn verkojn, kaj mi unu fojon pli konstatas, kiom la legado estas utila, eĉ necesa, por konservi la spiriton de nia lingvo kaj disvolvi ĝin.

La esperanta literaturo estas jam riĉa, kaj troviĝas jam en niaj rondoj veraj beletristoj. Mi kompreneble eĉ ne aludas la verkojn de nia Majstro — la stilo de Zamenhof estas mirindaĵo, kiun neniu el ni rajtas ignori — sed kiu neos, ke en la orignaloj aŭ tradukoj de Dro Artigues, Dro Bein, Ro Boirac, Dro Jean Borel, Dro Devjatnin, Sro Grabowski, Sino Marie Hankel, Sro Inglada, Sino Nadina Kolovrat, Dro Lambert, Dro Noël, Sro Privat, Sro Pujulà, Dro Vallienne, Dro Van der Biest, Dro Leono Zamenhof, kaj multaj aliaj, kiujn mi povus citi, ne renkontiĝas admirindaj paĝoj, komparindaj kun la plej belaj el naciaj literaturoj? Kaj tamen tiu trezoro estas plej ofte nekonita de la Esperantistoj. Niaj karaj samideanoj estas lernatoj, ne legantoj. Krom la Fundamenta Krestomatio, kiu estas klasika lernolibro, kaj Hamleto, kiu estas la plej malnova traduko de Dro Zamenhof, neniu el la belegaj tradukoj de ni Majstro atingis ĝis nun duan eldonon.* Post tia konstato oni miru, ke niaj eldonistoj tiel nevolonte akceptas presi novajn literaturajn verkojn! ĉiuspecaj gramatikoj, lernolibroj kaj vortaroj sufiĉe kontentige disvendiĝas; dum la beletristikaĵoj restas sur la bretoj de la vendejoj. Mi tion ripetas, la Esperantistoj estas lernantoj, ne legantoj. Kaj tio estas grava doa6go. La kaŭzo estas facile klarigebla: ĝi estas la neimagelbla akirfacileco denia lingvo. La gramatiko kaj sintakso de Esperanto estas tiel simplaj kaj logikaj, ke tuj post kiam li ilin ekkonis, novebakita Esperantisto imagas, ke li ĉion spertis pri nia lingvo, kaj ĉion scias. Tio estas grandega eraro, ĉar restas enprofundiĝi en la spiriton de la lingvo. Kaj por tio oni devas uzi la lingvon kaj antaŭ ĉio multon atente legi. Kiel tre trafe asertis, en sia elokventa parolado, nia samideano Privat, lingvo ne konsistas el vortoj, sed el frazoj, el esprimitaj ideoj. Vivanta lingvo jam de sia naskiĝo, ĉar per pacienca ellaborado ĝia patro donis al ĝi tuj la vivon, Esperanto havas sian propran spiriton, sian memstaran elegantecon, kiun oni povas elkoni nur per longa uzado.
[...]

Carlo Bourlet

*En 1911. Nun [1940] ili jam atingis multajn eldonojn.

(el Monumento de Carlo Bourlet, Brasiljo: FEB, 1987, p.43-4a — originale publikigita en La Revuo)