Trans Bon' kaj Malbon' — §257

Ĉiu alteco de la tipo "homo" estis, ĝis nun, rezulto de aristokrata socio — kaj tiel ĉiam estos: de socio kiu kredos en ia longa serio da hierarkioj kaj diferencoj pri valoro inter unu kaj alia homo, kiu bezonas la sklavecon iasence. Sen la pathos de la distanco, tiel kiel ĝi naskiĝas de la profunda diferenco inter la klasoj, de la konstanta fiera rigardo de la superreganta kasto al la subuloj kaj instrumentoj, kaj de sia same konstanta ekzerco obei kaj komandi, konservi sube kaj malproksime, ne povus naskiĝi tiu alia pathos eĉ pli mistera, la deziro ĉiam pligrandigi la distanco en la propra animo, la ellaborado de statoj ĉiam pli altaj, pli maloftaj, distancaj, vastaj, ampleksaj, resume, la alteco de la tipo "homo", la daŭra "memsupero de la homo", uzante moralan recepton en supermorala senco. Certe ne devas ni okupiĝi pri homamaj iluzioj rilate al la origino de aristokrata socio (tio estas, la antaŭkalkulo kun tia alteco de la tipo "homo"): ĉar la vero estas peza. Ni diru sen mezaj vortoj kiel komencis sur la tero ĉiu supera socio! Homoj, el naturo ankoraŭ natura, barbaroj laŭ la plej terura senco de la vorto, rabaj homoj, ankoraŭ havantaj vol-energiojn kaj pov-dezirojn purajn, sin ĵetis kontraŭ pli malfortaj rasoj, pli bonmanieraj, pli pacemaj, komercistaj aŭ ŝafistaj rasoj, verŝajne, aŭ sur kulturoj malnovaj kaj velkitaj, al kiuj la lasta vivoforto ankoraŭ brilis laŭ lumaj artifikoj de la spirito kaj koruptado. La kasto nobla ĉiam estis, dekomence, la kasto de la barbaroj: ĝia superrego ne kuŝis unue sur la fizika forto, ser sur la psika — estis ili homoj pli integraj (kaj tio ajnsence signifas ankaŭ "la bestoj pli integraj" —).




Frederiko Vilhelmo NIETZSCHE, Trans Bon' kaj Malbon', §257.

Traduko libera mia laŭ la portugala versio de Paŭlo Cezaro de Soŭza.

2 comentários:

Anônimo disse...

Saluton.

Mi estas ekstertera, kreinto de NIFO-DOSIEROJ, blogo pri nifoj kaj ekstertera vivo en Esperanto. En ĝi vi trovos aktualaĵojn, intervjuojn, dokumentajn filmojn, librorecenzojn, filmojn pri nifoj, ktp.

Vi estas invititaj partopreni.

http://fenomenonifo.wordpress.com/

Ĝis la revido.

Spirajn disse...

Dankon pro viaj ensxutajxoj. Via blogo estas tre interesinda kaj min mirigis la eleganta dizajno kiun vi difinis por gxi. Fakte, min inspiris por havi iun esperantan blogon tiel allogan. Salutojn.