Ni legu la Esperantan literaturon!

De kelka tempo mi legas. Mi legas esperantajn verkojn, kaj mi unu fojon pli konstatas, kiom la legado estas utila, eĉ necesa, por konservi la spiriton de nia lingvo kaj disvolvi ĝin.

La esperanta literaturo estas jam riĉa, kaj troviĝas jam en niaj rondoj veraj beletristoj. Mi kompreneble eĉ ne aludas la verkojn de nia Majstro — la stilo de Zamenhof estas mirindaĵo, kiun neniu el ni rajtas ignori — sed kiu neos, ke en la orignaloj aŭ tradukoj de Dro Artigues, Dro Bein, Ro Boirac, Dro Jean Borel, Dro Devjatnin, Sro Grabowski, Sino Marie Hankel, Sro Inglada, Sino Nadina Kolovrat, Dro Lambert, Dro Noël, Sro Privat, Sro Pujulà, Dro Vallienne, Dro Van der Biest, Dro Leono Zamenhof, kaj multaj aliaj, kiujn mi povus citi, ne renkontiĝas admirindaj paĝoj, komparindaj kun la plej belaj el naciaj literaturoj? Kaj tamen tiu trezoro estas plej ofte nekonita de la Esperantistoj. Niaj karaj samideanoj estas lernatoj, ne legantoj. Krom la Fundamenta Krestomatio, kiu estas klasika lernolibro, kaj Hamleto, kiu estas la plej malnova traduko de Dro Zamenhof, neniu el la belegaj tradukoj de ni Majstro atingis ĝis nun duan eldonon.* Post tia konstato oni miru, ke niaj eldonistoj tiel nevolonte akceptas presi novajn literaturajn verkojn! ĉiuspecaj gramatikoj, lernolibroj kaj vortaroj sufiĉe kontentige disvendiĝas; dum la beletristikaĵoj restas sur la bretoj de la vendejoj. Mi tion ripetas, la Esperantistoj estas lernantoj, ne legantoj. Kaj tio estas grava doa6go. La kaŭzo estas facile klarigebla: ĝi estas la neimagelbla akirfacileco denia lingvo. La gramatiko kaj sintakso de Esperanto estas tiel simplaj kaj logikaj, ke tuj post kiam li ilin ekkonis, novebakita Esperantisto imagas, ke li ĉion spertis pri nia lingvo, kaj ĉion scias. Tio estas grandega eraro, ĉar restas enprofundiĝi en la spiriton de la lingvo. Kaj por tio oni devas uzi la lingvon kaj antaŭ ĉio multon atente legi. Kiel tre trafe asertis, en sia elokventa parolado, nia samideano Privat, lingvo ne konsistas el vortoj, sed el frazoj, el esprimitaj ideoj. Vivanta lingvo jam de sia naskiĝo, ĉar per pacienca ellaborado ĝia patro donis al ĝi tuj la vivon, Esperanto havas sian propran spiriton, sian memstaran elegantecon, kiun oni povas elkoni nur per longa uzado.
[...]

Carlo Bourlet

*En 1911. Nun [1940] ili jam atingis multajn eldonojn.

(el Monumento de Carlo Bourlet, Brasiljo: FEB, 1987, p.43-4a — originale publikigita en La Revuo)

Um comentário:

Eustáquio Maia disse...

Daniel, vi estas vere tre rimarkinda esperantisto!

Gratulojn!