Laboro kaj Tedo.

Serĉi laboron laŭ la salajro — tion ĉi preskaŭ ĉiuj homoj de la civilizaciaj landoj estas egalaj; laŭ ili la laboro estas rimedo, ne estas celo en si; kaj tial estas ili malmulte rafinaj en la elekto de la laboro, se ĝi al ili donu bonan renton. Tamen ekzistas maloftaj estuloj, kiuj preferas mortiĝi ol labori sen plezuro en la laboro: estas tiuj elektemaj, malfacile satigeblaj, al kiuj ne taŭgas bonan gajnon se la laboro mem ne estu la plej granda el la gajnoj. Al tiaj maloftaj homoj apartenas la artistoj, kaj kontemplemuloj ĉiaspecaj, sed ankaŭ la senokupuloj kiuj travivas ĉasante, en vojaĝoj, amoradoj kaj aventuroj. Ĉiuj ĉi volas la laboron kaj la bezonon dum ili estu ligitaj al la plezuro, kaj eĉ la plej peza kaj malfacila laboro, se tiel devus esti. Alimaniere estas ili el ia decida maldiligento eĉ se ĝi kunportu mizeron, malhonoron, danĝeron al la sano kaj la vivo. Ne estas la tedo kion ili plej timas, sed laboron sen plezuro; ili bezonas eĉ multan tedon por preni sukceson en sia laboro. Por la pensisto kaj por ĉiuj inventemaj spiritoj, la tedo estas tiu malagrabla "kvieteco" de la animo kiu antaŭvenas la bonŝancan vojaĝon kaj la junajn ventojn; ili devas ĝin elteni, ili devas atendi en si ĝian efekton: — estas ĝuste tio kion la malgrandaj naturoj ne sukcesas preni el si! Forigi la tedon per ĉia kosto estas vulgara: tiel kiel estas vulgara labori sen plezuro. Io kio eble distingas la azianoj kompare al la eŭropanoj estas la fakto ke ili estas kapablaj elteni pli longan kaj profundan kalmon ol ili; eĉ iliaj narkotikoj agas pli malrapide kaj petas paciencon, male de la malloga rapideco de la eŭropa veneno, la alkoholo.


Frederiko Vilhelmo NIETZSCHE, La Gaja Scienco, §42.

traduko libera mia laŭ la portugala versio de Paŭlo Cezaro de Soŭza

Nenhum comentário: