La lasta senco de la nobleco

"Kio igas "nobla"? Certe ne estas fari oferojn; eĉ la voluptulo freneza faras oferojn. Certe ne estas obei pasion; ekzistas malindaj pasioj. Certe ne estas fari ion por aliaj kaj fari senegoisme: eble la konscio pri la egoismo estas pli granda ĝuste en la noblaj personoj. — Sed ja estas la fakto ke la pasio kiu atingas la noblulon estas ia aparteco kiun li ne perceptas: la uzo de ia malofta kaj malordinara mezuro kaj ia kvazaŭa frenezaĵo: varmon senti de aferoj sentantaj malvarmon ĉiuj aliuloj: la percepto de mezuroj kies pesilo ankoraŭ ne estis inventita: la ofero sur oferejoj dediĉitaj al nekonitan dion: kuraĝo sen deziri honoron: ia memkontentiĝo kiu elverŝiĝas kaj atingas personojn kaj aferojn. Ĝis nun, do, estis la la malofteco kaj nescio pri tiu malofteco kiu igis iun nobla. Sed kalkulu ke laŭ tiu regulo ĉio kio estas kutima, proksima kaj neforĵetebla, resume, tio kio pleje konservas la specion kaj kiu estis la regulo en la homaro ĝis nun, estis maljuste juĝita kaj, laŭ la tuto, kalumniita, favore de la esceptoj. Iĝi avokato de la reguloj — tio povus esti la lasta formo kaj lasta rafino per kiu la senco pri nobleco manifestiĝus sur la Tero."

Frederiko Vilhelmo NIETZSCHE, La Gaja Scienco, §55.

traduko libera mia laŭ la portugala versio de Paŭlo Cezaro de Soŭza

Um comentário:

Anônimo disse...

Granda Nietzsche, granda Danilo!