Ili forgesis la pomon

Estis kvin infanoj kiuj supreniris al la "Gastejo", kun bela pomo en la mano por fini la lunĉon. Kaj vi bone scias kiel la infanoj ŝatas la lunĉon kaj pomojn.
Sed, jen tio, ke en la bordo de la vojo, bela musko, brilante kiel arĝenta verniso, tapiŝis la malsekan petron. La infanoj genufleksas kiel antaŭ la kristnaskstelo kaj, delikate, ĉiu el ili deŝiras pecon de tiu trezoro, kiu kunportas en la mano.
— Ni gardu ĝin en la liptuko...
— Mi metos ĝin sur la fenestro, apud mia pupo kun papilioj sur ĝi...
— Mi metos sur mia littablo kaj poste naskos florojn...
Kaj ili forgesis la pomon. Supreniris per la vojo ŝtonplena, ravitaj, forprenitaj, forportitaj per la beleco, super la vanaj zorgoj de la tago, feliĉaj kiel dioj, ĉar portas trezoron: la spegulimagon delikatan kaj fragilan de la arĝenta musko, kvazaŭ birdon kiun ili prenus dum momento...
Ĉu vi jam perceptis la lokon gravan kiu okupas la kolorojn, la sonojn kaj la sonĝojn en la lingvo kaj en la skribaĵoj de l’ infanoj? ĉio estas luma, aera, libera, freŝa kiel kuranta akvo. Kaj ni, ni hastas kostrui baron, estingi la lumon, ekkovri la mirindeco de la pajzaĝoj, klinigi obstine al la ŝtonoj kaj la koto la okulojn kiuj obstinadis kontempli la spacon kaj la bluon. Kaj estas por la materio, por la objekto pririgardota aŭ manipulota, por la pepero plenigota, la krajono tenota, la konstruaĵo muntota, estas por la malpoezio — praktiko, eble — ke ni gvidas niajn infanojn, kovrante al ili por ĉiam la ideon kaj la belecon.
Eblas ke oni diru al ni ke ni ne devas eduki majstrojn, sed praktikaj homoj, kapablaj frue kavi la teron aŭ fiksi kejlon; sed ni scias ankaŭ ke ni havas ankoraŭ pli da bezono pri homoj kiuj scias forgesi, borde de la vojo de l’ vivo, la pomon kiun ili havis en la mano, por ekiri kiel esploristoj malinklinaj al la serĉado de la ideon.
Zorgu por ne malprofiti en la infano la aĵojn netakseblajn kies mirindeco neniam plu ĝi konos.

Selestano Freneo(Célestin Freinet) - Pedagogio de la Bonsaĝo
traduko libera mia el la traduko portugala de J. Baptista

Nenhum comentário: