Amuziĝo kaj otium

Estas ia ruĝohaŭta sovaĝeco, propra de la indiĝena sango, en la maniero kiel la amerikanoj serĉas oron: kaj la sufokiga hasto kiel ili laboras — la malvirto propra de la Nova Mondo — jam infektas la malnova Eŭropo, sovaĝigante ĝin kaj sur ĝi disĵetante ia unika manko da spirito. La personoj jam hontas la mallaciĝon; la malrapida rezonado preskaŭ produktas konsciencriproĉon. Ili pensas kun la horloĝo sur la mano, dum tagmanĝas, kun la okuloj turnitaj al la bultenoj de la borso — ili vivas kiel iu kiu ĉiumomente povus "perdi ion". "Pli bone fari ion ajn ol nenion" — tiu ĉi principo estas ankaŭ ŝnuro, bona por sufoki ĉiu kulturo kaj gusto superaj. Tiel kiel ĉiuj formoj okulfrape falas pro la hasto de la laboristoj, la sento mem pri formo, la aŭskultado kaj rigardado al la melodio de la movimentoj ankaŭ falas. La pruvo estas en la kruda klareco postulita dum ĉiuj okazaĵoj kiam la personoj volas esti honestaj unu al aliaj, dum la konduto kun la amikoj, virinoj, parencoj, infanoj, instruistoj, lernantoj, ĉefoj kaj princoj — ili ne plu havas tempon kaj energion por la cerimonioj, por la ĉirkaŭfrazoj de la ĝentilumado, por la sprit en la parolo kaj por iu ajn otium, fine. Ĉar vivi daŭre ĉasante gajnojn devigas elspezi la spiriton ĝis la konsumo, ĉiam simulante, fraŭdante, antaŭiĝante al la aliaj: la aŭtenta virto, nun, estas fari ion per malpli da tempo ol aliaj. Tiel, maloftas la horoj kiam la rekteco estas permesata; dum tiuj, tamen, la persono estas laca kaj ŝatus ne nur "resti lase", sed etendiĝi malĝuste longen. Estas laŭ tiu ĉi inklino ke la personoj skribas leterojn, kaj la stilo kaj la spirito de la leteroj estos ĉiam la vera "signo de la tempoj". Se ankoraŭ estas plezuro en la socio kaj la artoj ĝi estas la plezuro kiu al si aranĝas la sklavoj konsumitaj de la laboro. Kia bedaŭro tiu ĉi modesta ĝojo de nia popolo klera kaj malklera! Kia bedaŭro tiu ĉi malfido kreskanta antaŭ ĉia ĝojo! Pli kaj pli la laboro havas ĉe si la bona konscienco: la inklino al la ĝojo jam nomas sin mem "bezono da mallaciĝo" kaj komencas honti sin. "Ni faras tion por nia sano" — jen kion diras la personoj kaptitaj je vojaĝo al la kamparo. Jes, baldaŭ ni povus alveni al la punkto ne plu cedi al la inklino al la vita contemplativa (tio estas, al promenoj kun pensoj kaj amikoj) sen memmalestimo kaj malbona konscienco. — Nu, antaŭe estis la kontraŭo: la laboro suferis pro malbona konscienco. Iu el bona familio kaŝis sia laboro, kiam la bezono devigis lin labori. La sklavo laboris premita de la sento fari ion malŝatinda: la propra "fari" estis malestimata. "La nobleco kaj honoro estas apenaŭ en la otium kaj en la bellum": tiel parolis la voĉo de la antikva antaŭjuĝo!

Frederiko Vilhelmo NIETZSCHE, La Gaja Scienco, §329.

traduko libera mia laŭ la portugala versio de Paŭlo Cezaro de Soŭza

Nenhum comentário: