La plej granda el la pezoj

Kaj se iutage, aŭ iunokte, demono aperus al vi kaŝite, en via plej senkonsola soleco kaj dirus: "Tiun ĉi vivon, kiel vi ĝin vivas kaj vivis, vi devos vivi pli unu foje kaj dum nekalkuleblaj fojoj; kaj nenio estos nova en ĝi, sed ĉiu doloro kaj ĉiu plezuro, kaj ĉiu sopiro kaj penso, kaj ĉio kio estas neesprimeble granda kaj malgranda en via vivo, devos okazi al vi denove, ĉio en la sama serio kaj ordo — kaj tiel ankaŭ tiu ĉi arakno kaj tiu ĉi luniĝo inter la arboj, kaj ankaŭ tiu ĉi momento kaj mi mem. La eterna sablohorloĝo de la ekzistado estos ĉiam restarita denove — kaj vi kun ĝi, polvero!". — Ĉu vi ne falu genuflekse kaj grincus la dentojn kaj damnigus la demonon kiu tiel parolis? Aŭ vi jam spertis ian nemezureblan momenton kaj do vi respondus: "Vi estas dion kaj neniam mi aŭdis tiel diecan aferon!". Se tiu ĉi penso prenus vin, tiel kiel vi estas, ĝi transformiĝus vin kaj vin frakasus eble; la demando en ĉio kaj ĉiu afero, "ĉu vi volas tion ĉi plifoje kaj dum nekalkulebraj fojoj?", influus viajn agojn kiel la plej granda el la pezoj! Aŭ kiom devus vi bonfarti antaŭ vi mem kaj antaŭ la vivo, por deziri nenion krom tiu ĉi lasta, eterna konfirmo kaj sigelo?


Frederiko Vilhelmo NIETZSCHE, La Gaja Scienco, §341.

traduko libera mia laŭ la portugala versio de Paŭlo Cezaro de Soŭza

Nenhum comentário: